Teorio de la justa milito

La teorio de la justa milito (en Latino: jus bellum iustum) estas doktrino, referencata ankaŭ kiel tradicio, de milita etiko studita de teologoj, etikistoj, politikestroj, kaj militestroj. Ke la celo de la doktrino estas certigi militon estas morale justigebla tra serio de kriterioj, ĉiuj el kiuj devas esti plenumita por ke milito estu konsiderata justa. La kriterioj estas disigitaj en du grupoj: nome la "rajto iri al milito" (jus ad bellum) kaj la "rajto konduti en milito" (jus in bello). La unua rilatas al la moralo iri al milito, kaj la dua al la morala konduto ene de la milito.[1] Ĵuse estis plendoj por la inkludo de tria kategorio de la teorio de la justa milito —jus post bellum— kiu temas pri la moralo de post-militaj setlado kaj rekonstruo.

La teorio de la justa milito postulas ke milito, kvankam terura, ne ĉiam estas la plej malbona eblo. Gravaj respondecoj, nedezireblaj rezultoj, aŭ evito de teruraĵoj povus justigi militon.[2]

Kontraŭantoj de la teorio de la justa milito plendas ke estis politikaj filozofoj kiuj argumentis ke milito ne produktas realan profiton al ajna partoprenanta partio. En granda nombroj de kazoj, filozofoj asertas ke individuoj ne bezonas esti de kulpa konscienco se necesas lukti. Kelkaj nobligas la virtojn de la soldato deklarante malamon por la milito mem. Kelkaj, kiel Rousseau, argumentas por insurekcio kontraŭ subprema regado.

La historia aspekto, aŭ la "tradicio de justa milito," rilatas kun la historia korpuso de reguloj aŭ interkonsentoj kiuj estis aplikitaj en variaj militoj laŭlonge de epokoj. La tradicio de justa milito konsideras ankaŭ la verkojn de variaj filozofoj kaj juristoj laŭlonge de historio, kaj ekzamenas kaj ties filozofiajn vidojn de la etikaj limoj de milito kaj ĉu ties pensaroj kontribuis la la korpuso de konvencioj kiuj evoluis por gvidi militon kaj militofaron.[3]

  1. Guthrie, Charles. (26 Sep 2007) “III: The Structure of the Tradition”, Just War: The Just War Tradition: Ethics in Modern Warfare. United Kingdom: Bloomsbury Publishing PLC, p. 11–15. ISBN 978-0747595571.
  2. Guthrie, Charles. (26 Sep 2007) “III: The Structure of the Tradition”, Just War: The Just War Tradition: Ethics in Modern Warfare. United Kingdom: Bloomsbury Publishing PLC, p. 11–15. ISBN 978-0747595571.
  3. Just War Theory | Internet Encyclopedia of Philosophy. Alirita 2016-10-30.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search